Lingvoj de Argentino

Dialektoj de la hispana parolataj en Argentino laŭ Berta Elena Vidal de Battini.[1]

La hispana lingvo estas komprenata kaj parolata kiel unua aŭ dua lingvo de preskaŭ la totalo de la argentina loĝantaro,[2] kio lastatempe estas de 40 milionoj da parolantoj.[3] Krome la itala kaj la keĉua havas po ĉirkaŭ unu miliono da parolantoj. El ĉiuj landoj de Hispanlingvio, Argentino estas tiu de plej granda etendo teritoria.

La angla estas la dua lingvo plej konata en la lando, kaj ties instruado estas deviga el bazlernejo en kelkaj provincoj. Argentino estas la ununura latinamerika lando konsiderita kiel de "alta kapablo" en la angla, fakte en la 15a rango je tutmonda nivelo, laŭ raporto de la Indico de Kapablo en Angla (EF EPI).[4][5] La angla krome estas la lingvo parolata de la plej parto de la loĝantoj de la insuloj sub fakta kontrolo de Unuiĝinta Reĝlando kiuj por Argentino konstituas la teritoriojn de la departamento Islas del Atlántico Sur de la provinco Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur.

Estas ĉirkaŭ 25 indiĝenaj lingvoj ankoraŭ vivaj kaj ekzistis ankaŭ aliaj jam formortintaj en variaj regionoj. Tiuj estas parolataj de malmultaj personoj. Aliflanke, la lunfardo estas ia ĵargono kun abundo de vortoj el italaj lingvoj kiaj la piemonta, la ligura, la kalabria, la sicilia, la lombarda ktp., parolata en la Zona Núcleo de Argentina ekde almenaŭ 1880. Aliflanke la portuñol esta piĝino de brazila portugala kaj hispana parolata ekde proksimume 1960 en la zonoj de Argentino landlimaj kun Brazilo.

  1. Vidal de Battini, Berta (1964): El español de la Argentina: estudio destinado a los maestros de las escuelas primarias, maparo de María Teresa Grondona. Buenos Aires: Consejo Nacional de Educación.
  2. El País, [1] Konsultita la 16an de Aŭgusto 2016.
  3. «Aún hay niños que sólo hablan el guaraní y no entienden el castellano». Artikolo en la retejo FM La Ruta. [2] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.
  4. «¿En qué países de América Latina hablan el mejor inglés como segundo idioma?». [3] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.
  5. «EF EPI: Índice de nivel de inglés de 2015». [4] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy